Rekorde deficita jarkalkulo por Greziljono

HeKo 436 1-A, 5 maj 10

Per tri jaroj sinsekve deficitaj la kooperativo posedanta Kastelon Greziljonon akumulis entute pli ol 28.000 eŭrojn da perdoj, el kiuj la duonon nur en 2009. Tio signifas ke pasintjare Greziljono elspezis proksimume unu eŭron kaj duonon kontraŭ ĉiu unuopa eŭro enkasigita; nome, la kooperativo kapablis kovri per la ordinara spezkalkulo nur 67% de siaj kostoj.

Plibonigoj en la Esperanto-Domo

HeKo 435 7-B, 2 maj 10

Laŭ komisio de la proprietulo (Kultura Centro Esperantista) la regio Pro Esperanto plenumadas diversajn plibonigojn en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono. Unu el la rezultoj estas interalie la pozitiva atento de la turisma societo en Neŭŝatelo, kiu invitis al speciala kurso por la atingo de la kvalita marko.

Afrika komisiono paŭte ignoras UETAn

HeKo 435 5-A, 30 apr 10

Nenia mencio pri la ĵus fondita “Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko” legeblas en la lasta numero de “Esperanto en Afriko”, dissendita antaŭ du tagoj. Tamen la fondo de UETA estas grava novaĵo en aprilo 2010, sed verŝajne la Afrika komisiono de Universala Esperanto-Asocio (sub la respondeco de Jean Codjo, beninano loĝanta en Kanado) ne samopinias.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.