Greziljono: ĉu strebe aŭ konvulsie?

HeKo 421 5-A, 1 feb 10

La kooperativo posedanta Greziljonon perdis la juran statuson, deficitas ĉiujare plian dekmilon da eŭroj, devus trovi almenaŭ cent mil eŭrojn por necesaj renovigoj (tegmento, hejta sistemo, lifto por la supra etaĝo, refarbado ktp). Tamen ĝia Asembleo volas insisti laŭ la nuna vojo, utiligante la kastelon nur kelkajn semajnojn jare.

Vintra lingvotesta sesio en KCE

HeKo 421 2-B, 30 jan 10

Kvin personoj anoncis sin por la vintra lingvotesta sesio en Kultura Centro Esperantista, sed pro diversaj malhelpoj (de la trafikaj en neĝa lando ĝis individua misfarto) nur unu atingis la ekzamenan komisionon (konsistantan el c-anoj Francisko Degoul kaj Giorgio Silfer): d-ino Margherita Bianchi el Milano, kiu diplomiĝis pri la A2-nivelo.

Afrika numero 2009 de "Heroldo"

HeKo 420 7-B, 27 jan 10

La trisemajna informa gazeto pri la esperanta mondo “Heroldo de Esperanto” estas la sola esperantlingva internacia periodaĵo kiu dediĉas ĉiujare tutan numeron al Afriko, kutime la lastan (17an). Laŭ la redakcio, “Afriko meritas tutan numeron pro la multaj novaĵoj kiuj karakterizas la tie kreskantan esperanto-komunumon”.

EU-Parlamento pri la homaj rajtoj

HeKo 420 4-A, 24 jan 10

La Parlamento de Eŭropa Unio firme kondamnas “ĉian formon de perforto, de diskriminacio kaj de maltolero bazitan sur la religio, kontraŭ religiemuloj, apostatoj kaj ne kredantoj” kaj memorigas ke “la rajto je pensa, konscienca kaj religia libero estas fundamenta homa rajto, garantiita de la internaciaj juraj rimedoj”.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.