La Komitato konstatas progresojn de KCE
La Komitato de Kultura Centro Esperantista, kunveninta hieraŭ en Ĉaŭdefono, konstatis kun ĝojo la progresojn de la kulturcentro, ĉu pri la statuta aktiveco ĉu pri la renovigo de la nemoveblaĵo.
La Komitato de Kultura Centro Esperantista, kunveninta hieraŭ en Ĉaŭdefono, konstatis kun ĝojo la progresojn de la kulturcentro, ĉu pri la statuta aktiveco ĉu pri la renovigo de la nemoveblaĵo.
La dua lingvotesta sesio en Hispanio laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco okazos en Andaluzio 15 novembro 2009, fine de la Andaluza Esperantologia Semajnfino. La ekzamenoj koncernos la nivelojn A2, B1, B2 kaj C1; ekzamenontoj: gec-anoj d-ino Perla Martinelli kaj d-ro Giorgio Silfer. Kandidatoj bonvolu anonci sin ĉe sen. Julio Herrero en Malago.
En la lasta numero de “Heroldo de Esperanto” (2144, 12:2009) reflektoroj al lingvopolitiko, koincide kun la Eŭropa Tago de Lingvoj, sed ne nur: el Strasburgo, Berlino, Stokholmo, Bratislavo kaj Budapeŝto venas pluraj gravaj novaĵoj — foje bonaj, foje ne. En la unua paĝo, pensiga ankaŭ la informo de prof. d-ro Humphrey Tonkin pri la stato de Esperantic Studies Foundation.
KonKorDo (“kongresa korespondunuo”), konsistanta el la prezidantoj de Scienca Instituto Zamenhof, de Kultura Centro Esperantista kaj de Hilelista Esperanto-Komunumo, unuanime opinias ke en 2011 indus alia simpozieca renkonto, prepare al la kongreso de 2014.
Hodiaŭ la Asembleo de la delegitoj de PEN Internacia (kie la esperanto-literaturo estas reprezentata de c-anoj Giorgio Silfer kaj György Nanovfszky) elektis John Ralston Saul kiel internacian prezidanton, post sesjara ofico de Jiří Gruša.
Civitano Jean Bosco Malanda el Kinŝaso estas unu el la du kongolandanoj kiuj (post selekto) partoprenis en la dua Afrika Esperantologia Semajno, organizita de SIPU kaj KCE en Burundio 2-8 januaro 2009, danke al la subvencio de sponsoroj trovita por ili en la Esperanta Civito.
Ne okazis la oficiala fondo de la nova partieto “Unu Mondo”, sine de la kunveno de Eŭropo-Demokratio-Esperanto en Strasburgo pasintan semajnfinon. Diverĝo inter la germanaj iniciatintoj kaj la franca plejmulto en EDE bremsas la entuziasmon de Ulrich Matthias, kiu amare komentarias:
Inter la 16a kaj 31a de decembro 2009 okazos en Institut Zamenhof (posedata de la paktinta establo TIETo en Lomeo) trejnkurso por esperanto-instruistoj, rezervita al deko da partoprenontoj. Por efika selektado nun okazas prepara kurso, kun la suba programo.
Okaze de sia ĵusa 90-jariĝo prof. Pierre Babin, unu el la plej popularaj esperantistoj en Francio, ricevis gratulan leteron de sia samlandanino sen. Marie-France Conde Rey, prezidanto de Feminisma Esperanta Movado. Ankaŭ la redakcio de “Heroldo de Esperanto” intervjuis lin.
Hieraŭ startis la senatokonsulto pri la leĝopropono prezentita de du senatanoj el la Verda grupo: Anatolo Gonĉarov kaj Perla Martinelli. Temas pri normigo de la donacoj ricevitaj de la Konsulo kaj aliaj gecivitanoj en sia ofico de reprezentantoj de la Esperanta Civito.
Verkistoj el la tuta mondo, inkluzive de esperantlingvaj, gastos en Linz (Aŭstrio) ekde hodiaŭ pro la 75a PEN-mondkongreso, kiu ĉi-jare inkluzivas la internacian lanĉon de la literaturfestivalo “Libera la Vorto!”.
Eksterordinara asembleo de Societo Yvonne Martinot, posedanto de “La Kvinpetalo”, fine de oktobro en Bureso. La staĝejo iniciatita de LF-koop (kies simbolo speguliĝas en la nomo), de kelkaj jaroj sen ajna formala ligo kun la kooperativo, frontas malfacilan situacion, unue pro malmultiĝo de staĝanoj, due pro manko de homfortoj por sia funkciado.