Sukcesaj tagoj en Andaluzio
Per longa kaj interesa prelego de s-ro José Martín Del Pozo, magistrata delegito pri la projekto “Malago, kultura ĉefurbo de Eŭropo 2016”, ekis hieraŭ la 68a Hispana kaj la 14a Andaluzia Kongresoj de Esperanto en Malago, zorge de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, establo aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito. La ĉefa aktivulo en la LKK estas sen. Julio Herrero.