Du novaj Lingvaj Komitatanoj de Esperantio
Ricevinte la sugeston de la dojeno, c-ino Perla Martinelli, la Konsulo aprobas la nomumon de du novaj lingvaj komitatanoj, konforme al Lex Academica.
Temas pri du valoraj lingvistoj: sen. Fernando Pita, ĵus kooptita al la Akademio de Esperanto (art. 2.2a de la leĝo), kaj c-ano Alessio Giordano (art. 2.3 de la leĝo).