Diamanta jubileo de Bulgara Esperanto-Teatro
Morgaŭ en Sofio oni festos la 60-jariĝon de Bulgara Esperanto-Teatro, al kiu “Literatura Foiro” dediĉis ĉiun kovropaĝon de la jarkolekto 2008, tiu de la ora jubileo. Tiuokaze en la n-ro 231 (februaro) Ljubomir Trifonĉovski longe intervjuis Belka Beleva, kiu revuis duonan jarcenton da aktiveco.