Unikaj lernejoj en Israelo

HeKo 461 9-B, 30 nov 10

Se naskiĝus du ŝtatoj en Palestino, unu el la du eble estus tute araba, sed neniu el la du estus tute hebrea. Tion oni deduktas el la demografio de Israelo hodiaŭ, je la datreveno de la rezolucio de Unuiĝintaj Nacioj kiu, en 1947, volis la ekeston de du ŝtatoj kaj la internaciigon de Jerusalemo: solvo akceptita de la judoj, sed ne de la araboj.

Heroldo pri Esperantio en oktobro 2010

HeKo 461 8-B, 29 nov 10

Aperis la 14a numero de “Heroldo de Esperanto” en 2010, raportanta precipe pri eventoj en oktobro. La unua paĝo emfazas la rolon de la esperanto-bibliotekoj, kun artikoloj interalie pri la estonta unua mediateko kaj la futuro de la muzeo fondita de s-ro Luis Hernandez Yzal en Katalunio. Altiras la atenton ankaŭ la raŭmisma vojo de la sveda junularo, kun komentario de sen. Bertil Nilsson.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.