Propono de direktivo pri eksteraj rilatoj
La ritme trankvila sed konstanta multiĝo de la paktintaj establoj vekas la bezonon koherigi la eksterajn rilatojn de la unuopaj paktintoj, profite al ili ĉiuj. Kadre de tio, necesas ankaŭ difini la limojn de la kompetentoj de la paktintoj unuflanke kaj de la Civita ekzekutivo aliflanke.