Pasis la 66a IJK
Antaŭ du tagoj finiĝis la 66a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Santa Cruz del Norte (Kubo). Por kelkaj partoprenantoj ĝi estis entuziasmiga:
Antaŭ du tagoj finiĝis la 66a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Santa Cruz del Norte (Kubo). Por kelkaj partoprenantoj ĝi estis entuziasmiga:
La Konsilio de Fondumo Pro Esperanto kunvenos unuafoje 18 aŭgusto 2010, tuj post la aprobo de la leĝo pri la Civita banko, samtage en Svislando.
La Fonduma Konsilio, krom kelkaj decidoj dependaj de administraj preskriboj, diskutos pri du projektoj: la Esperanto-Domo en Andaluzio kaj la Civito de Paco en Burundio.
El Nova Kaledonio startis kampanjo, en formo de petskribo, por maldungi s-ron Osmo Buller ĉe Universala Esperanto-Asocio. Historie, sed ne metode, ĝi rememorigas tiun por maldungi siatempe s-ron Hans Jakob. Ne ekzistas alia precedenco tiuspeca rilate direktoron de UEA. Jen la teksto de la petskribo:
La Manifesto de Raŭmo estis laŭtlegita de Jouko Lindstedt ĉe la unua (kaj lasta) Internacia Junulara Kongreso en Finnlando, la 31an de aŭgusto 1980. La laŭtlegon sekvis longa aplaŭdo, kaj tuj poste ekis la subskribado. Ni demandas al Giorgio Silfer, la dua kunaŭtoro de la Manifesto, ĉu li supozis ke ĝi restos daŭre aktuala, tridek jarojn poste?
Postmorgaŭ aktiviĝos la internacia konvencio kontraŭ la grapolbomboj, precize ses monatojn post la atingo de la trideka ratifintoj. Entute 136 ŝtatoj subskribis la konvencion en Oslo (decembro 2008), sed nur 34 ratifis, ĝis nun.
Komitato Armand (pri esperantistoj en prizono) registras novan verdikton kontraŭ esperantlingvano. Temas pri Julia Privedjonaja, 36-jara, kiu membras en PORTOS (Poezia Asocio por la Ellaborado pri Teorio de Feliĉo).
Kiel sciate, la asertoj de la memproklamitaj “ministroj de la Esperanta Respubliko” ne povus esti objekto de arbitracio ĉe la Kortumo, ĉar: a) neniu el ili havas la esperantan civitanecon; b) se iu el ili petus ĝin, laŭ la leĝo pri familia juro necesus tuj trovi personon kiu prizorgas la kuratelon, ĉar ilia kazo estas asimilita al tiu de s-ro Serge Reverdin, efektiv
La franca esperantisto kaj mondcivitano Philippe Chavignon ricevis en la fermo de la Havana UK Premion Onisaburo Deguĉi. La Premio estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare distingi agadon, kiu per esperanto antaŭenigas la internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de L. L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi.
Eble ne okazos en Kinŝaso la tria Afrika Esperantologia Semajno, planita por la komenco de 2011, kun la instruado de c-ano prof. Giorgio Silfer. El la ĉefaj cel-landoj, nome la du Kongolandoj, la nombro da kandidatoj estas neglektinda, dum tre rimarkinda estas la aliĝemo el aliaj afrikaj landoj. Tial Kultura Centro Esperantista estas konsideranta la okazigon aliloke.
Hodiaŭ disvolviĝas en Burundio la lasta baloto, koncernanta la Senaton de la respubliko. La antaŭan semajnfinon okazis la elektoj por la Deputit-Ĉambro, fine de junio tiuj por la Prezidento kaj fine de majo tiuj por la lokaj registaroj.
La Projekta Konsilio de AmaHoro kunvenis hieraŭ vespere en la ĉefurbo de Burundio, sub la prezido de c-ano Martin Mbazumutima. En la tagordo estis la analizo de diversaj proponoj por la unuaj konstruoj en la Civito de Paco, la difino de diversaj kunlaboroj kaj la Monda Socia Forumo 2011.
La itala deputito Marco Beltrandi (radikala partio) kaj la sekretario de “Esperanto” Radikala Asocio Giorgio Pagano estis akceptitaj 21 jul 10 de la prezidanto de la itala Deputit-Ĉambro, Gianfranco Fini.