Literatura Nobelo: pliaj PEN-centroj kandidatigos

HeKo 679 3-B, 15 maj 18

Krom la Esperanta, aliaj PEN-centroj ekpromesas subteni la kandidatecon de esperanto-verkisto al la literatura Nobel-premio. La prezidanto de unu el ili, kiu bone konas la membrojn de la Sveda Akademio, opinias ke “pro la ĵusaj problemoj en tiu akademio maturiĝis la tempo por alispecaj kandidatoj ol tiuj de la kutimaj antikvaj kulturlingvoj”.

Kreskas la stabo de Civila Esperanta Servo

HeKo 678 3-C, 27 apr 18

Atingis dekon da homoj la amplekso de Civila Esperanta Servo. La stabo konsistas el tri niveloj: du majstroj, tri pacistoj kaj kvar rekrutoj. Super ili situas komisaro, nomata de la Konsulo de la Esperanta Civito. Entute kvin viroj kaj kvar virinoj, plejparte kun la hispana kiel ĉefa eduklingvo; sed ĉiuj parolantaj esperanton, je diversaj niveloj (de A1 ĝis C2).
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.