GEA forlasas la Esperanto-Domon en Berlino
HeKo 568 6-A, 27 nov 14
La estraro de Germana Esperanto-Asocio decidis je plimulto ĉesigi la lukontrakton de teretaĝa apartamento en la Esperanto-Domo de Liĥtenbergo, orienta kvartalo de Berlino. La nova sidejo, en alia kvartalo, estas jam trovita, kaj GEA migros tien jam en januaro 2015.