Forpasis Marie-France Conde Rey Pigeon

HeKo 825 1-C, 3 nov 23

Tre malĝoje mi anoncas la forpason de Marie-France la 2an de novembro 2023 posttagmeze.

Ŝi estis tre laca, sed Nathalia kaj Serge, ŝia gastiganta familio, faris la maksimumon por ŝi.

Estas grandega perdo por Charente Esperanto, la asocio kiun ŝi kreis en Angulemo, por la Esperanta Civito, por Esperanto kaj por ĉiuj kiuj aprezis ŝin. Ŝi trovos lokon en niaj koroj.

Pri Gazao UN rezolucias kontraŭ Israelo

HeKo 824 5-E, 28 okt 23

La Sekurec-Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj ne sukcesis aprobi rezolucion pri la nuna interŝemida milito, pro interkruciĝo de vetooj, fare de Usono unuflanke kaj fare de Rusio kaj Popola Ĉinio aliflanke. Tial necesis atendi la plenon de la Ĝenerala Asembleo, kiu renversis hieraŭ la proporciojn de la Konsilio (dek kun Usono kontraŭ kvar kun Rusio kaj Popola Ĉinio).

Afrikanoj eliminas afrikanojn en UEA

HeKo 823 9-A, 21 okt 23

“Mi ĵus rimarkis, ke miaj mesaĝoj ne plu aperas en la listoj UEA-membroj kaj Landa Agado. Ĉu io misfunkcias ie?” enketis togolandano Koffi Gbeglo ĉe koncernata helpanto en Eŭropo. La roboto komunikis la forbaron en la itala (anstataŭ la franca), kiu estas la denaska lingvo de tiu helpanto, nun rezidanta en Londono.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.