Rememore pri Ŝia Reĝina Moŝto Elizabeta la Dua
Estis majo 1999. Estro de la sektoro pri eksteraj rilatoj, mi akompanis la prezidanton de la Parlamento de Lombardio al Kardifo, por la inaŭguro de la unua Parlamento de Kimrio.
Estis majo 1999. Estro de la sektoro pri eksteraj rilatoj, mi akompanis la prezidanton de la Parlamento de Lombardio al Kardifo, por la inaŭguro de la unua Parlamento de Kimrio.
Kooperativo de Literatura Foiro ne intencas altigi la internacian abontarifon por la fama kultura revuo “Literatura Foiro”: ĝi restos 56,- svisaj frankoj, por ses numeroj jare po 64 paĝoj, akurate aperontaj.
La ukrajna parlamento en Kievo rapide aprobis antaŭ la somero 2022 leĝojn kiuj malpermesas la importadon de libroj kaj eldonaj produktoj el Rusio, Belorusio kaj “dumtempe okupitaj teritorioj”, kaj de ĉiuj volumoj en la rusa el ajna lando. Jam pli frue ekzistis normoj kontraŭ la uzo de minoritataj lingvoj.
“Ĉilio estas jurŝtato sociala kaj demokratia. Ĝi estas plurnacia, interkultura, regiona kaj ekologia”. Tiel tekstas la unua artikolo de la nova Konstitucio de Ĉilio, submetita hodiaŭ al referendumo. En la ĉarto enestas novaj sociaj rajtoj por virinoj, indiĝenaj popoloj, naturo kaj bestoj. Perfekte.
“Je la 4a de junio 2022 la membraro de Sennacieca Asocio Tutmonda konsistis el 402 membroj, el kiuj 202 repagis sian kotizon por 2022, kaj 163 pliaj pagis minimume por 2021. Kompare kun la lasta jaro, la manko de kvardeko da akurataj kotizpagoj eble ŝuldiĝas al la malfruo en la aperritmo de Sennaciulo” deklaras la oficiala raporto de la Laborista al la ĵusa (nur virtuala) kongreso.
La 300-paĝa “Kurso de ĝenerala lingvistiko” de Ferdinand de Saussure estos premiere prezentata en Rozoj (Costa Brava) okaze de la unua Naturamika Kultursemajno en Esperanto, 3-9 aoktobro 2022.
Financaj krizoj (en la Universala dum la lastaj jaroj, en la Junulara ĉi-jare) kondukis al la malapero de la stabo en UEA/TEJO: krom eraro, rezistos nur la direktoro, kiu eĉ ne loĝas en Roterdamo. Entute, ekde Novjartago 2023 nur unu el dek tri (ok de UEA, kvin de TEJO), inter dungitoj (partaj kaj plenaj) kompare kun la 2010aj jaroj.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis hodiaŭ telematike, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Ĝi pritraktis la geopolitikan situacion en la mondo, kiun simplaj homoj observas kun kreskanta pesimismo. Tiu pesimismo paralelas rilate la evoluon de la malnova Esperantio.
Tri temoj dividas la Universalan: la vendo de Nieuwe Binnenweg 176, la kunvoko de Universala Kongreso al Afriko, la sinteno pri la milito en Ukrajno. Se konsideri la vastan plejmulton kiu en la Komitato aprobis la vendon, kaj la fakton ke nur uranistoj kritikas la eventualan elekton pri Tanzanio, temas pri marĝena opozicio, aŭ taktike misorganizita, kvankam brua.
La Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo prokrastis la aprobon de longeta strategia dokumento, nomata “Lingvopolitikaj Pozicioj”, kiu devus anstataŭi analogan dokumenton aprobitan en 2011.
Jam antaŭ tuta monato la abonantaro ricevis la aŭgustan numeron de “Literatura Foiro” (318). Tre varia kiel kutime, la revuo uverturas per metrike riĉa poemo de Benoit Philippe, kiun tuj sekvas eseo de Giorgio Silfer pri “Literatura Mondo” kiel eldonejo, kun aparta atento pri la rolo de Vilmos Bleier.
Kultura Centro Esperantista aktivos en la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo dum la venontaj monatoj, speciale dum la ALTE-konferencoj en Prago meze de novembro 2022 kaj en Madrido fine de aprilo 2023; la esperanto-delegacion gvidos c-ino Lorena Bellotti, vicprezidanto de KCE.