Kunvenis la Projekta Konsilio de AmaHoro
La Projekta Konsilio de AmaHoro kunvenis hieraŭ vespere en la ĉefurbo de Burundio, sub la prezido de c-ano Martin Mbazumutima. En la tagordo estis la analizo de diversaj proponoj por la unuaj konstruoj en la Civito de Paco, la difino de diversaj kunlaboroj kaj la Monda Socia Forumo 2011.