Konsula saluto

HeKo 318 8-C, 21 dec 06

Kiel eliranta respektive eniranta Konsuloj de la Esperanta Civito, ni elkore dankas la esperantan popolon pro la konfido kaj aprezo esprimitaj okaze de la ĵusa baloto. Duan, aparte varman dankon ni rezervas al kiuj (skrutiniantoj kaj Registrostabanoj) garantiis la regulecon de la baloto.

Elektita la nova Senato

HeKo 318 6-C, 19 dec 06

BALOTPROTOKOLO, 15 decembro 2006

Balotejoj: Angulemo, Buĵumburo, Ĉaŭdefono, Karakaso, Lomeo, Milano, Razgrado, Roterdamo, Varsovio.

Voĉrajtaj: 266 (ducent sesdek ses) / Balotis: 163 (cent sesdek tri) = 61,27%

Voĉoj validaj: 159 (cent kvindek nau, el kiuj sindetenaj: 6 / ses = 3,7%) / Nevalidaj: 4 (kvar) = 2,45%

Fiaskis la kampanjo ĉe Pola Radio

HeKo 317 9-A, 12 dec 06

“La engaĝo de Universala Esperanto-Asocio kaj unuavice de ĝia prezidanto estis bedaŭrinde senefika. Bedaŭrinde ĉar: a) la radioelsendoj en esperanto, en sia nuna formo, ĉesos meze de decembro; b) la fiasko pruvas, ke UEA kapablas influi la eksteran mondon nek por atingi la Finan Venkon nek por gardi la jam konkeritajn poziciojn, eĉ por siaj geamikoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.