Por Obama Kubo estas la plej riska
Dek kvar landoj formas la novan “Akson de l” Malbono”, laŭ iama difino de la usona eksa prezidento Bush. Laŭ la nuna usona administracio, sub la gvido kaj respondeco de prezidento Obama, la plej danĝeraj estas dek du islamaj ŝtatoj, plus unu nur parte islama (Niĝerio), plus unu tute ne islama (Kubo).