decembro 2006

Elektita la nova Senato

HeKo 318 6-C, 19 dec 06

BALOTPROTOKOLO, 15 decembro 2006

Balotejoj: Angulemo, Buĵumburo, Ĉaŭdefono, Karakaso, Lomeo, Milano, Razgrado, Roterdamo, Varsovio.

Voĉrajtaj: 266 (ducent sesdek ses) / Balotis: 163 (cent sesdek tri) = 61,27%

Voĉoj validaj: 159 (cent kvindek nau, el kiuj sindetenaj: 6 / ses = 3,7%) / Nevalidaj: 4 (kvar) = 2,45%

Konsula saluto

HeKo 318 8-C, 21 dec 06

Kiel eliranta respektive eniranta Konsuloj de la Esperanta Civito, ni elkore dankas la esperantan popolon pro la konfido kaj aprezo esprimitaj okaze de la ĵusa baloto. Duan, aparte varman dankon ni rezervas al kiuj (skrutiniantoj kaj Registrostabanoj) garantiis la regulecon de la baloto.

Heroldo de Esperanto: aperis la 16a numero 2006

HeKo 318 9-B, 22 dec 06
La antaŭlasta numero de “Heroldo de Esperanto” en la jaro 2006 atingis la abonantaron. En la unua paĝo, la ĉefartikolo (de Giorgio Silfer) estas dediĉita al la bulgara aktoro kaj reĝisoro Teo Jurukov, forpasinta fine de novembro. La frunta artikolo prezentas la projektojn de la Esperanta Civito por Afriko en 2007, fare de Chamberline Nguefack, Vickonsulino pri la Tria Mondo.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.