Esperanto en mondfederisma kongreso
En la jubilea internacia kongreso de la mondfederistoj, okazanta en Ĝenevo, nia lingvo kaj ĝia kulturo ĉeestis per la saluta alparolo de la Konsulo de la Esperanta Civito, oficiale invitita. Aliaj esperantistoj partoprenas nur el Japanio, kadre de la Oomoto-delegacio.