Heroldo de Esperanto n-ro 2128
Regule aperis la numero 2128 de “Heroldo de Esperanto”, 13a en la jaro, raportanta pri la eventoj en la dua duono de septembro kaj komence de oktobro.
Regule aperis la numero 2128 de “Heroldo de Esperanto”, 13a en la jaro, raportanta pri la eventoj en la dua duono de septembro kaj komence de oktobro.
La membrorevuo de Germana Esperanto-Asocio aldonis al sia lasta numero la formularojn por kolekti la subskribojn de germanaj ŝtatanoj, necesajn por ke la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto partoprenu en la venontjaraj elektoj por la Parlamento de Eŭropa Unio.
Pri la rilatoj inter teatro kaj esperanto-kongresoj, speciale la universalaj, temis en unu el la alineoj de la salutmesaĝo de c-ano Giorgio Silfer, okaze de la festo pro la ora jubileo de Bulgara Esperanto-Teatro, hodiaŭ en Sofio.
La okazanta Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko stimulas ankaŭ al kontakto kun interkulturaj bibliotekoj, nome librejoj kun kelkaj titoloj en multaj lingvoj, kies klientaro estas precipe enmigrintoj, gastlaboristidoj, rifuĝintoj, lingvolernemuloj.
La Kulturfesto de Goricio (itala landlimo kun Slovenio) 20-23 novembro 2008 invitis al kunlaboro ankaŭ Esperantan PEN-Centron, okaze de la Internacia Jaro de la Lingvoj. Tial ĝia prezidantino, sen.
Kultura Centro Esperantista fariĝos 40-jara okaze de la venonta Tago de la Esperanta Kulturo: fakte ĝi estis fondita en Bielo Zamenhof-tage 1968. El kvardeko da kunfondintoj ankoraŭ vivas Claude Gacond, Olivier Tzaut kaj Martin Meyer, kiuj estas invititaj al la jubilea aranĝo en Ĉaŭdefono, 13-14 decembro 2008.
Daŭras kaj eĉ intensiĝas la ludo je l” masakro interne de la UEA-medio kiu pivotas ĉirkaŭ la skandalgazeto de Kalle Kniivilä, kutime defendanta la interesojn de Osmo Buller kaj liaj amikoj. La nuna celtabulo estas Stano Marĉek, kiu transprenis de István Ertl en 2002 la ĉefredakton de la asocia organo.
Antaŭ dudek kvin jaroj la personaro de la ĝeneva sidejo de Unuiĝintaj Nacioj preskaŭ strikis, ĉar la babelo de naciecoj kaŭzis ke ĉiu malgajnis unu festotagon jare: la nacia festotago. Por trankviligi la dungitojn oni promesis ke ili ricevos suplementan festotagon, kondiĉe ke ĝi estu la sama por ĉiuj. La administracio eĉ proponis daton: la 24an de Oktobro, Tago de Unuiĝintaj Nacioj.
La redakcio de “Literatura Foiro” kondolencas pro la morto de sia konstanta kunlaborinto Bernard Golden (1925[1946]-2008). La anoncon donis la vidvino, s-ino Eva Golden, kaj la orfoj, Daniel Lariko kaj David Alko. La forpaso okazis en Hungario, 19 oktobro 2008, monaton antaŭ la 83-jariĝo. Bernard Golden ne plu aktivis kiel verkisto kaj publicisto de post jardeko.