Mi volas nur utili, kaj ne brili
“Mi volas nur utili, kaj ne brili”. Tiel nomiĝis la spektaklo de la Gabi Jobba dum la 39a IJK en Debreceno en 1983, kiam mi unuan fojon renkontiĝis kun la teatra arto en esperanto. Titolo, kiu plej trafe resumas ŝin kiel aktorinon sur la verda scenejo.