majo 2009

Internacia Tago de la Familio

HeKo 390 6-C, 14 maj 09

Karaj gecivitanoj,

Morgaŭ, la 15an de majo, estos la Internacia Tago de la Familio. Okaze de tiu tago, ĉiu komunumo, lando, pripensas kion fari por la progreso de la familio, por ĝia feliĉo; por solvi la problemojn, la krizon de la familio, tiu grava baza elemento de la socio.

UEA havas sian televizion

HeKo 390 8-A, 16 maj 09

Universala Esperanto-Asocio havas ekde hieraŭ sian televizion: UEA viva. Temas pri 10-minuta kingazeto kun raportetoj pri aktualaĵoj en la vivo de UEA kaj TEJO, kaj de la Centra Oficejo. Ĝia aperofteco estus semajna aŭ duonmonata.

Al Moskvo mankas atuto

HeKo 390 9-A, 17 maj 09

Ŝajnas ke Moskvo ne alportas bonan ŝancon al la ne samseksemaj batalantoj kontraŭ homofobio. Tion spertis esperantano jam antaŭ du jaroj, la kontuzita EU-parlamentano Marco Cappato (pri la agreso fare de la moskva polico en Esperantio raportis nur “Heroldo de Esperanto”) kaj hieraŭ spertis juna esperantistino, Ksenija Prilepskaja, TEJO-komitatano.

AIS rezignis pri Bjalistoko

HeKo 391 1-A, 18 maj 09

La decido, kie okazu la ĉi-jara Sanmarineca Universitata Sesio (SUS 31), estis inter la plej komplikaj de AIS San-Marino iam ajn. Estis ja klare, ke fine de julio okazu AIS-IKU, la Internacia Kongresa Universitato, kadre de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko, kaj en tiu urbo okazis jam SUS 8 kaj SUS 9. Do unuflanke logis la ideo, ke AIS-IKU estu samtempe SUS 31.

Embaraso pri la sorto de Greziljono

HeKo 391 2-A, 18 maj 09

Granda embaraso pri la sorto de Grésillon en Francio, okaze de la asembleo de la kooperativo posedanta la kastelon, sabaton la 16an de majo 2009. Fakte oni ne scias ĉu ankoraŭ vere posedanta: laŭ leĝo de 2001, la societo devintus enskribi sin ĉe komerca registro; ĉar tio ne okazis ene de unu jaro, la societo fariĝis jure ne ekzistanta.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.