La paradokso de UN (kaj de la demokratioj)
Per la ĵusa rezolucio 1973 pri Libio de la Sekureca Konsilio de UN, la okcidentaj demokratioj intervenas ankaŭ per siaj armeoj en la nunajn revoluciojn de la islama mondo.
Per la ĵusa rezolucio 1973 pri Libio de la Sekureca Konsilio de UN, la okcidentaj demokratioj intervenas ankaŭ per siaj armeoj en la nunajn revoluciojn de la islama mondo.
Hieraŭ matene en Buĵumburo dum ordinara kunveno la Komitato de Societo Internacia por Paco Universala analizis la rezultojn de la aktivecoj en la unuaj monatoj de ĉi tiu jaro, sub la prezido de c-ano Frederiko Nimubona.
Printempo, kiu ankaŭ en la originala esperanto-literaturo komenciĝas hodiaŭ, alportas la printempan numeron de “Femina”. Per ĝi ekas la sepa jarkolekto kaj estas atingita la 25a numero.
Laŭ invito de la organiza komitato, prof. Giorgio Silfer instruos al progresantoj dum la Internacia Junulara Festivalo, en Italio (20-26 aprilo 2011). La studgrupo lernos kiel solvi, aŭ almenaŭ eviti, la plej tiklajn problemojn en la esperanto-gramatiko.
La enretigo egalas al reproduktado aŭ reeldonado, kaj sekve estas submetata al la normoj pri aŭtoraj (C) kaj eldonaj (P) rajtoj. Ofte LF-koop posedas kaj (C) kaj (P), sed eblas ke la verkisto retenas ĉe si (C).
La Pola Radio mortis, sed oni klopodas relanĉi ĝin kiel privatan podkaston. Ne mankas tamen diverĝaj versioj pri la iniciato.
La revolucioj en la islamaj landoj, speciale tiuj ĉe la Mediteraneo, estas ŝanĝantaj la geopolitikajn ekvilibrojn en Eŭropo, speciale en Eŭropa Unio. La plej grava konsekvenco estas la ĉeso de la akso Parizo-Berlino, kiu karakterizis la lastajn dudek jarojn.
Komentariante ies iniciaton, Gary Mickle skribis: “Kiam mi rigardas la informadajn klopodojn de unuopuloj kaj grupoj, mi vidas, ke ili tendencas graviti al kelkaj koncepte tre disaj polusoj. Ekzemple, al la finvenkisma, kiu parolas pri utiloj por la tuta homaro post esperata tutmonda enkonduko de la lingvo.
La 8an de januaro 2011, okaze de la ordinara Asembleo de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, sen. Julio Herrero anoncis sian demision el la posteno de AEU-sekretario kaj sian rezignon pri la instruado ĉe la esperanto-kursoj organizitaj de AEU kaj/aŭ la loka societo “Marbordo de la Suno”.
Sukcesa ordinara Asembleo de Esperanta Naturamikaro hieraŭ en Malago, en ĉeesto de c-ano Andrés Martín, kiu kiel kortumano de la Esperanta Civito konstatis la kongruecon de ĉiuj dokumentoj.