Marco Cattaneo debutis en ALTE-laborgrupoj
HeKo 516 4-B, 1 okt 12
Kiel kutime Kultura Centro Esperantista en ekskluziveco reprezentis nian lingvon ĉe la fakaj laborgrupoj de ALTE, Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj, kiuj kunvenis en Sofio (Bulgario) 19-20 septembro 2012. La esperanto-delegito estis sen. Marco Cattaneo el Romo, tiucele trejnita dum staĝo en Ĉaŭdefono lastan februaron.