Du eventoj en Alta Italio, printempe 2019
HeKo 680 4-B, 27 maj 18
Kiel jam anoncite, la kvindeka datreveno de la fondo de la literatura rondo “La Patrolo” estos festata en Bolonjo, 12 majo 2019. La jubileo artikiĝos surloke en tri aranĝoj: vespera bankedo, ronda tablo ĉe la esperanto-grupo “Achille Tellini” sabaton posttagmeze, prelego por itallingva publiko en neesperantista sidejo sabaton matene.