ISEB 2020 kulminos per seminario en Salò
Morgaŭ ekos la 42a Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, kiun la Esperanta Civito celebras laŭ direktivo aprobita de la Forumo (asembleo de la paktintaj establoj).
Morgaŭ ekos la 42a Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, kiun la Esperanta Civito celebras laŭ direktivo aprobita de la Forumo (asembleo de la paktintaj establoj).
Esperanta Naturamikaro esploras la ŝancojn por diversaj iniciatoj en Eŭropo, okaze de la 125a datreveno de Naturfreunde Internationale. En tiu kuntektsto c-ino Manuela Blanco ĵus vizitis Francion, en kies naturamika movado pluraj aktivuloj amikas al nia lingvo: ne hazarde, en la statutaj celoj de lokaj naturamikaj grupoj ofte aperas ankaŭ la instruado de esperanto.
Itala Interlingvistika Centro celebris hodiaŭ la Internacian Semajnon de la Esperanto-Biblioteko per sukcesa seminario en urbo Salo”, kiun interalie partoprenis la skabeno pri kulturo, d-ino Anna Rosa Bianchetti.
Laŭ komisio de Kultura Centro Esperantista, kies junulara komisiono planas Internacian Junularan Kongreson en Svislando, gec-anoj Manuela Blanco kaj Alessio Giordano konsultiĝis hieraŭ kun Carlos Pesquera Alonso, vicprezidanto de TEJO, kun delego pri kongresoj.
Delegacio de Civila Esperanta Servo estis hodiaŭ bonvenigita ĉe la svisa filio de Civila Servo Internacia en Berno, kie estis preparata la projekto de miksita laborbrigado ĉe la Esperanto-Domo de KCE en 2021. La projekto antaŭvidas partoprenon kaj de Esperantianoj kaj de gaĝoj, kiuj dum la laborbrigado lingve asimiliĝus al la unuaj.
Hieraŭ la Kapitulo havis sian ordinaran monatan kunsidon, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Li mem enkondukis konsultiĝon pri la rilatoj kun la Organizo de Nereprezentataj Popoloj (UNPO), kiu havas tute novan gvidantaron: renkonto kun la ĝenerala sekretario de UNPO estas preparata en Bruselo.
La Universala havas pli kaj pli da problemoj rilate sian stabon. Unuflanke, ekde 2021 ĝi ne plu pagos kontribuojn por la pensio de siaj oficistoj. Estas vere ke, okaze de migro de la Centra Oficejo al alia lando, la nederlandaj reguloj ne plu validus; sed certe tiu translokigo ne okazos en 2021, se entute iam antaŭ la bankroto. Tial la nepago de tiuj kontribuoj (ĉ.
Hodiaŭ Unuiĝintaj Nacioj festas la 75an datrevenon de sia oficiala fondo, nome la daton kiam la UN-Ĉarto ekvalidis.
La Komitato de Kultura Centro Esperantista, kunsidanta en Ĉaŭdefono 25 oktobro 2020, unuanime aprobis la kunlaboron kun Studenta Esperanta Ligo por organizi la 11an Kulturan Esperanto-Festivalon en Svislando, meze de aŭgusto 2022.
D-ro Renato Corsetti demisiis kiel financa komisionestro de la Universala. Li opinias ke “per la aprobo fare de la komitato de ĉiuj punktoj en la financa raporto, finiĝis la tasko de la financa komisiono rilate al la movoj por reekvilibrigi la financan situacion de UEA.