Filmo vekas simpation pri Esperantio kiel subjekto
Skribis Federico Gobbo en decembro 2020: “Ekde ties formiĝo, la ĉefa strebo de la Esperanto-Movado estis ricevi rekonon fare de la ekstera mondo kiel memstara, sendependa, iel prestiĝa, socia realaĵo. Finfine, la retoriko de la pioniroj pri la fina venko kaj tiu de la bunta panoramo kiu konstituas la arĥipelagon de la raŭmistoj, tre similas.