"Literatura Foiro" - pli ampleksa, sed sampreze
La kultura revuo “Literatura Foiro” aperas ekde 2019 pli amplekse (kromaj ok paĝoj), en 2021 eĉ kun suplemento: preskaŭ ok numeroj anstataŭ ses, daŭre je la prezo de 2019!
La kultura revuo “Literatura Foiro” aperas ekde 2019 pli amplekse (kromaj ok paĝoj), en 2021 eĉ kun suplemento: preskaŭ ok numeroj anstataŭ ses, daŭre je la prezo de 2019!
La titoloj “Vana miro Belova”, “Al la Vitra Palaco!”, “Strasburgo vokas” kaj “Delegacio ĉe la monda Pac-kongreso” malfermas la unuan paĝon de “Heroldo de Esperanto”, informa gazeto de Kultura Centro Esperantista, numero 2336, akurate aperinta komence de novembro 2021.
La svisa poŝto decidis ke ekde 2022 la poŝtfakoj en la oficejoj ne estos plu senpagaj. La luo kostos dum tuta jaro kiom la manĝoj por dek partoprenantoj en septaga seminario de Afrika Esperanto-Instituto, kaj oni decidis ŝpari tiom da mono fermante la faman leterkeston 311 en Ĉaŭdefono, kiu dum jardekoj servis al ĉiuj establoj en strato Postiers 27.
La lastaj literaturaj kafejoj de 2021 en Budapeŝto gastigos du premierojn. Fajszi Amika Rondo kaj Esperanta PEN-centro bonvenigos la redaktinton de la antologio “Verda stelo kaj roza triangulo” 18 novembro 2021 kaj la tradukintinon de “Finalo de partio” de Samuel Beckett 15 decembro 2021.
La komisiono pri bibliotekoj starigita de la Kapitulo kunsidis telematike ĉi-semajne. Partoprenis ekspertoj el Malago, Barcelono, Angulemo, Kardifo, Ĉaŭdefono, Budapeŝto: krom unu, ĉiuj havas la esperantan civitanecon. Al ili aldoniĝos aliaj el Italio kaj Bulgario. Ili prezentis sin kaj parolis pri siaj spertoj rilate al bibliotekoj kaj arkivoj, specife la esperantaj.
Junaj filologoj kaj veteranaj esperantologoj prelegos dum la 8a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista, Ĉaŭdefono 15-18 aprilo 2022 (alvenoj la 14an), kadre de la tradicia ĉeftemo “Vivanta lingvo de vivanta komunumo”. La kolokvo okazos reale, ne kiel virtuala surogato, ĉe la Esperanto-Domo de Svislando.
Ni ne plu admiros en niaj kunvenoj la rabenan barbon kaj la nigre-bluan vertoĉapon de civitano Franco Levi (1944[1969]-2021). Ĵurnalisto, cionisto, esperantisto, li forpasis en Romo pro abrupta pulmito la 5an de novembro, tuj post sia interveno en la nacia kongreso de la Radikala Partio, kies aktivulo li estis de multaj jaroj.
La plej universala poeto karakterizis la revuon “Literatura Foiro” en 2021, kaj du eseoj pri Danto lingvisto kaj Danto politikisto, fare de Clelia Conterno respektive Carlo Minnaja, inaŭguras la decembran numeron 314, kiu tiun riĉan jarkolekton (ses numeroj po 64 paĝoj, plus eksterordinara suplemento) fermas.
“En la periodo 2000-2019 UEA havis nur deficitajn rezultojn, ĉiujare, kaj la tuta rento de la kapitalo uziĝis por mildigi tiun deficiton, neniam por teni la valoron de la kapitalo, kiu estas nia garantio por la estonteco”, publike ĵus deklaris la vicprezidanto de la Universala, Fernando Maia el Brazilo, precizigante: “La historia monperdo de UEA en tiu periodo estas ĉirkaŭ tri milio
Ne estos la Insulo de la Rozoj (1968), sed urbo Rozoj. Aŭdinte la favoran opinion de la estrinoj de la senataj grupoj, la Konsulo komunikas la intencon kunvoki la venontan parlamentan sesion al Katalunio komence de oktobro 2022, okaze de la unua Naturamika Kultursemajno en urbo Roses (Costa Brava).