KCE reprezentis esperanton en Istanbulo ĉe ALTE
La delegacio de Kultura Centro Esperantista, konsistanta el sen. Lorena Bellotti kaj c-ano Alessio Giordano, ĵus revenis el Istanbulo, kie ili reprezentis nian lingvon ĉe diversaj laborgrupoj dum la internacia konferenco de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo. Ili estis la solaj por esperanto kaj ankaŭ el Svislando, kvankam alia instituto nun aliĝas el Grizono (por la romanĉa lingvo).