Kastelo Greziljono invitas en 2025
La franca esperantista kastelo Greziljono invitas al siaj kursoj en 2025!
Aprilo18/27: PRINTEMPAS, intensivaj kursoj por ekzamenoj kun kvar famaj instruistoj: gresillon.org/p
La franca esperantista kastelo Greziljono invitas al siaj kursoj en 2025!
Aprilo18/27: PRINTEMPAS, intensivaj kursoj por ekzamenoj kun kvar famaj instruistoj: gresillon.org/p
Vaka seĝo por Julio Baghy en la unua ĉi-jara legorondo, organizata de Kultura Centro Esperantista ĉe la interkultura Bibliomonde en Neŭŝatelo, 28 januaro 2025. Fakte KCE prizorgas tiun iniciaton je la kvara mardo de ĉiu monato, alportante ĉiam novan libron por la esperanto-fako de tiu unika biblioteko.
La Ĝenerala Asembleo de Itala Interlingvistika Centro okazos en Milano, en la tesalono de fama konfitejo, ekde tagmezo de 16 aprilo 2025, tuj post lunĉo honore al la smeralda jubileo de IIC, fondita en Milano antaŭ kvardek jaroj.
La ekstermo de milionoj da hebreoj, ciganoj, samseksemuloj kaj aliaj etnoj aŭ kategorioj de homoj okazinta en Eŭropo dum la dua mondmilito estas kunmemorata ĉiujare la 27an de Januaro. La dato estis fiksita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj per la rezolucio 60/7 de 1 novembro 2005.
La romano “Istanbul” Istanbulo” de Burhan Sönmez, prezidanto de PEN Internacia, estas fine en la presejo, La traduko de Vasili Kadifeli bezonis fundan revizion fare de Perla Martinelli, kun la asisto de Alessio Giordano kaj Giorgio Silfer.
Laŭ invito de la Esperantista Domo de Kulturo “Ivan Kirĉev”, estas planata en Razgrado la sepa Danuba Esperanto-Rendevuo, 19-22 junio 2025, koincide kun EKRA kaj Abritus, du tradiciaj integritaj aranĝoj. La Domo estas aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.