Hungario sin turnas 'Nyugatra'
Laŭ la plej freŝdataj prognozoj, la hungaraj civitanoj finfine eksigis ĉefministron Orbán Viktor kaj lian koalicion.
Laŭ la plej freŝdataj prognozoj, la hungaraj civitanoj finfine eksigis ĉefministron Orbán Viktor kaj lian koalicion.
Kiel kutime, en la datreveno de la morto de Zamenhof, Civita festotago, ankaŭ LF-koop memoras pri ĉiuj pioniroj kiuj adiaŭis nin dum la lastaj monatoj, specife tiuj helpintaj al la vivo kaj kresko de nia kooperativo; kaj la penso iras al tiuj ne tro rimarkitaj ĉar ne en la unua vico, sed gravaj sur la batalfronto.
La brazila prezidantino de la Junulara, Ana Ribeiro, publike ĵus anoncis: “Komence de 2026, TEJO havis ses dungitojn. Nuntempe TEJO ankoraŭ havas kvar dungitojn: komunikisto, ekstera rilatisto, ĝenerala direktoro kaj kunordiganto de volontuloj. Pro la financaj malfacilaĵoj la jenaj pozicioj estos finitaj ĝis la fino de aprilo 2026: komunikisto kaj ekstera rilatisto.
Ekde hodiaŭ la Unesko-komisiono de Aŭstrio inkludas kvar novajn objektojn en la kulturheredaĵo de la lando (cent okdek du entute): apud la Pinzgau-legendoj, la permana oraĵfabrikado, la uzo kaj disvastigo de la brajla skribo estas ankaŭ la esperanto-kulturo en Aŭstrio.
La aprila numero de “Heroldo de Esperanto” (n-ro 2376) enhavas la tutan oficialan prelegon de c-ano Giacomo Comincini okaze de grava konferenco en Tesaloniko, en interuniversitata aranĝo: la prelego klarigis anglalingve al neesperantistaj fakuloj la aplikon de socikono en Esperantio, specife en LTSEC, la sola lingvotesta sistemo kiu a) inkluzivas ĝin, b) proponas ĉiujn ses nivelojn laŭ Ko
Aĉetite de fonduso Pro Esperanto en septembro 2025 kaj rebaptite kiel Skandinava Esperanto-Domo (SED), la konstruoj en Lesjoforso ricevis ĉi-monate la ekspertizon de faka entrepreno rilate al la tegmento, prepare al la baldaŭa deĵoro de triopa (eble kvaropa) patrolo de Civila Esperanta Servo, kiu estos tie por ripari, purigi, ordigi.
Hodiaŭ posttagmeze ĉesis bati la koro de granda homo kaj granda raŭmisto, c-ano Bertil Nilsson (1933[1956]-2026), unu el la guruoj de la Esperanta Civito, spirite komparebla al c-ano Leen Deij: memore pri Li okazos funebra akto en la Esperanta Panteono de Ĉaŭdefono, 1 majo 2026.
La hodiaŭa senatokonsulto, kun la partopreno de parlamentanoj el tri kontinentoj, sub la prezido de la Konsulino, Lorena Bellotti, donis la verdan lumon al la leĝopropono Martinelli-Blanco-Giordano, kiun la Konsulino enskribos en la tagordo de la venonta senata sesio, kunvokita al Malago por la 13a de okt
Post kelkmonata aktiveco kiel komisiito pri ISEBA, c-ino Viviana Piccinini estis nomumita hieraŭ vickonsulo pri bibliotekoj kaj sociaj retmedioj fare de la Konsulino de la Esperanta Civito: kadre de la unua delego ŝi aplikos la normojn en direktivo Giordano, kadre de la dua ŝi okupiĝos pri la Civita ĉeesto en Instagram unuavice.
C-ano Bertil Nilsson heredigis al la Esperanta Civito sian privatan bibliotekon, konsistantan el tri libraroj: la esperanta, la plurlingva pri religioj (li estis profesoro pri historio de religioj) kaj diversa en la sveda; ĉio situas ankoraŭ en lia domo proksime al Stokholmo.