11a KEF samloke kiel SAT-kongreso 2003

HeKo 767 4-B, 10 jul 21

Post fizikaj vizitoj de diversaj Abeletoj, la organiza teamo konfirmis la liceon de Ĉaŭdefono plej taŭga festivalejo, pro la kuneco de lokaloj, restoracio, teknologio kaj atingeblo, okaze de la evento meze de aŭgusto de la venonta jaro. La alternativo (la urba kampadejo, kun komfortaj familiaj ĉaledetoj) estas rekomendinda por pli malgranda kaj teknike malpli postulema aranĝo, kun memmastruma orientiĝo, en alia jaro.

La partoprenontoj en la 11a Kultura Esperanto-Festivalo tranoktados en diversaj konstruoj facile atingeblaj per senpaga aŭtobuso, trafikanta de la frua mateno ĝis iom antaŭ noktomezo. La matenmanĝoj okazos ĉe la tranoktejoj, dum la ceteraj manĝoj kaj kafopaŭzoj en la festivalejo mem.

La decidon influis ankaŭ la fakto ke la pandemio ne finiĝis jam, kaj aŭlo kun tricent sidlokoj, respektive remtero kun cent sesdek, garantias kunestadon en adekvata distanco, se ankoraŭ daŭros restriktoj. Krome eblos subĉiela programo en la parceloj apud la festivalejo: unu el ili nomiĝas oficiale Esperanto-Verdejo.

En la sama ejo sukcese disvolviĝis SAT-kongreso en 2003, kun 150 partoprenantoj. La dato de KEF restas la jam decidita: 9-15 aŭgusto 2022.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.