125a datreveno de la Naturamikaro

HeKo 745 5-B, 15 okt 20

Esperanta Naturamikaro esploras la ŝancojn por diversaj iniciatoj en Eŭropo, okaze de la 125a datreveno de Naturfreunde Internationale. En tiu kuntektsto c-ino Manuela Blanco ĵus vizitis Francion, en kies naturamika movado pluraj aktivuloj amikas al nia lingvo: ne hazarde, en la statutaj celoj de lokaj naturamikaj grupoj ofte aperas ankaŭ la instruado de esperanto.

Dum sia misio c-ino Blanco interalie faris privatan viziton kaj en kastelo Greziljono kaj en La Kvinpetalo, akompanate de c-ino Marie-France Conde Rey.

“Ambaŭ kulturcentroj travivas la pandemian epokon kiel eble plej bone. Estante kooperativo, Greziljono ricevas subvencion de la franca ŝtato, parametritan al sia pasintjara spezkalkulo. Tio ne estas la kazo por La Kvinpetalo, kiun posedas societo laŭ la franca leĝo de 1901. Tamen estas pozitive, ke ekde ĉi tiu aŭtuno en Bureso loĝas surloka mastrumantino, luanta unu el la dometoj” komentarias c-ino Blanco.

Ŝi esperis ankaŭ intervjui por “Literatura Foiro” la ensemblon La Kompanoj, kiu dum la Universala Kongreso 2015 havis rilaton, ankaŭ reklaman, kun la naturamikaro; bedaŭrinde pro la malfavora konjunkturo la renkonto ne eblis.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.