La oka staĝo pri diplomatia kaj geopolitika tradukado regule disvolviĝos en Ĉaŭdefono, zorge de Kultura Centro Esperantista ĉe la Helvetia Esperanto-Domo, 19-25 julio 2027: la minimuma nombro da aliĝintoj estas jam atingita; ĉar temas pri staĝo, tiel klarigas ĝia gvidanto, d-ro Giorgio Silfer:
“En staĝo oni celas formadon, kaj la gvidanto estas trejnisto; en kurso oni celas instruadon, kaj la gvidanto estas instruisto. Baza diferenco estas ke en kurso sidas unu instruisto kaj sep gekursanoj, dum en staĝo sidas ok trejnistoj kaj ok gestaĝanoj samtempe.”
La pasintjara staĝo, dediĉita al la statuto de Internacia Krim-Kortumo, vekis la intereson de universitata studento en Eŭropo, doktoriĝonto pri la diferencoj en la tekstoj de tiu statuto tradukita al diversaj lingvoj. Ĉi-foje la temo estos alia, enfokusigita pri io aktuala en 2027: c-ano Silfer elektos ĝin kune kun la staĝanoj.
Aliĝoj kaj informoj tra Esperanta Kulturservo aŭ kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net) — rifuĝu el la somera varmego de la ebenejo sur svisan montaron, en la spirita kaj gastronomia nutrado de laika monaĥejo!