90-jara la Civita dojeno

HeKo 408 7-C, 30 okt 09

Hodiaŭ c-ano Leen Deij, eksa kortumano, festis sian naŭdekan datrevenon en la propra hejmo apud Roterdamo, kune kun esperanto-geamikoj. Interalie ĉeestis tri gesenatanoj: Perla Martinelli el la majoritato, Nelly Holevitch el la minoritato kaj la Konsulo, Giorgio Silfer. Speciala donaco estis la inaŭguro de la retpaĝoj www.lamuelejodeleendeij.wordpress.com, kiuj iom post iom enhavos la vastan produktadon de Leen Deij, unuavice kiel publicisto ĉe LF-koop.

Leen Deij, aŭtenta proleta poeto, estas unu el la historiaj atestantoj de la laborista esperanto-movado. Li rememoris, ke en la 1930aj la laborista esperanto-federacio nombris kvar mil membrojn, nur en Nederlando. La komenco de la krizo okazis kiam la diversaj movadoj (laborista, neŭtrala, protestanta, katolika) en la 1950aj unuiĝis en unu asocion: tial, laŭ Leen Deij, la slogano “unueco estas forto” en Esperantio povas soni tute trompe.

Interese estas, ke la vorton “Esperantio” regule uzis la SAT-anoj kaj ĝenerale la maldekstruloj: “Esperantujo” troviĝis en la uzo de burĝoj, dekstruloj kaj falsaj maldekstruloj.

Dum la festotago oni diskutis ankaŭ pri la perspektivoj de la Nova Maldekstro. Leen Deij kaj Giorgio Silfer komune konkludis ke la strategio devus aktualiĝi en rezisto kontraŭ la populismo: vasta kaj plurfaceta fenomeno ne analizebla kontentige laŭ pure klasbatala vidpunkto. Pri tio aperos debato en “Heroldo de Esperanto”.

C-ano Leen Deij estas eksterordinare lucida, kaj ankaŭ fizike sufiĉe bonfarta, malgraŭ la jubilea aĝo: li interalie sendas gratulon, kune kun siaj festintoj, al samtaga jubileanto — sen. Ivaniĉka Maĝarova en Razgrado, 70-jariĝinta.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.