"Academicus Ariste" al Giorgio Silfer

HeKo 511 3-A, 8 jul 12

En la hieraŭa tago, fine de la interlingvistika konferenco en Pala, sen. Giorgio Silfer estis honorita per la diplomo “Academicus Ariste” pro interlingvistikaj meritoj, ĝis nun asignita al dek unu kleruloj fare de la Internacia Asocio de Interlingvistiko (IAI), prezidata de prof. d-ro Aleksander Duliĉenko en Estonio.

Fondite en 2005 en la universitata urbo Tartu (Estonio), IAI celas “la organizon de internacia kunlaboro de interlingvistoj por kontribui al la evoluo de la scienco pri internacia lingva komunikado”.

La ĉefa scienca eldonaĵo de IAI estas la kajero “Interlinguistica Tartuensis”, kie aperos ankaŭ la prelegoj de la nuna konferenco.

Paul Ariste estis probable la plej eminenta glotologo kiun havis Esperantio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.