Afriko kaj kulturaj projektoj en la fokuso

HeKo 630 3-C, 10 jan 17

La Kapitulo skajne kunvenis hodiaŭ en kvorumo, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey, eliranta Konsulo.

Post la diskuto pri detaloj prepare al la inaŭgura parlamenta sesio en Svislando (aprilo 2017), la eniranta Konsulo Chamberline Nguefack koncize raportis pri la ĵusa triopa konsultiĝo koncerne la situacion en Afriko. Enestis analizo pri la sinkado de la tradiciaj movadoj, precipe post la informoj pri la drasta UEA-membrofalo: interalie la strategiaj eraroj kiuj igis Roterdamon tre malpopulara en la afrika Esperantio.

La Kapitulo decidis la subtenon al Afrika Esperantologia Semajno ĉi-jare, en Burundio aŭ en lando de la Gvinea Golfo. Rilate internaciajn esperanto-kongresojn en la nigra kontinento, la Kapitulo ektraktos la temon nur post la ricevo de oficiala invito al partopreno: fare de TEJO por IJK, fare de UETA por la 8a AKE.

Estis ekzamenita la projekto “Pioniraj urboj”, komisiita al sen. Julio Herrero kadre de la delego al la vickonsulo pri kulturaj aferoj. La delego mem estas transdonita de la Konsulo al li. La Kapitulo esprimis sian aprezon pri la produktata albumo “Esperantio vivas”.

Laste, la Vickonsulo informis pri sia baldaŭa misia vojaĝo, kiu kondukos lin al tri ĉefurboj en Eŭropo kaj al Angulemo, okaze de internacia festivalo.

La Kapitulo ree kunvenos post semajno.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.