Afriko malaperas el la Akademio

HeKo 524 7-A, 18 jan 13

Danke al nerekandidatiĝoj kaj mortoj nur naŭ el dek kvin elirantaj membroj rekandidatas por la Akademio de Esperanto, okaze de la nuna renovigo de la triono, por la mandato 2013-2022. Inter ili estas tri virinoj: Perla Ari Martinelli, Marjorie Boulton, Anna Löwenstein; la ceteraj estas Michel Duc Goninaz, Carmel Mallia, Sergio Pokrovskij, Otto Prytz, Amri Wandel kaj John Wells.

La plej rimarkinda (ĉar tute silenta) estas la malapero de c-ano Koffi Gbeglo, la sola nigra afrikano en la Akademio de Esperanto dum la tuta historio de tiu institucio. Nun la sola lingva institucio, kie Afriko estas reprezentita, estas la Lingva Komitato de Esperantio (konstanta konsultejo de la Civitaj instancoj), kie sidas ne nur c-ano Gbeglo, sed ankaŭ la sekretario estas afrikano.

La novaj kandidatoj estas s-roj Marek Blahuŝ, Cho Chaoming, Rudolf Fischer, Edmund Grimley Evans, Harri Laine, Aleksander Melnikov, Ranganayakulu Potturu, Usui Hiroyuki, Tsvi Sadan, Nguyen Xuan Thu: neniu virino kaj neniu afrikano. Entute nur 19 kandidatoj por 17 postenoj. Inter ili, tri havas la esperantan civitanecon (estus kvar, se kun Gbeglo).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.