Akademianoj apenaŭ volas virinojn inter si

HeKo 531 1-A, 26 apr 13

Nur tri virinoj estis inter la 19 kandidatoj por 17 postenoj en la Akademio de Esperanto. Ili estas renomaj esperantologinoj: Marjorie Boulton, Anna Löwenstein kaj Perla Martinelli. La 34 voĉdonintoj (29 viroj) metis du el ili en la lastajn postenojn, tiel ke d-ino Boulton eniris inter la lastaj, kaj d-ino Martinelli ne estis reelektita.

Plej multe da voĉoj (32) ricevis John Wells kaj Michel Duc Goninaz. La ceteraj kooptitoj estas (alfabete) Marek Blahuš, Rudolf Fischer, Carmel Mallia, Aleksander Melnikov, Sergio Pokrovskij, Otto Prytz, Tsvi Sadan, Hiroyuki Usui, Amri Wandel. En la lastaj postenoj laŭ kvanto da voĉoj situis la menciita Marjorie Boulton, Edmund Grimley-Evans, Harri Laine kaj Ranganayakulu Potturu.

Antaŭ la baloto pluraj valoraj esperantologoj, inkluzive de universitataj profesoroj, rifuzis kandidatecon, ĉar “ili opinias, ke la Akademio estas senutila kaj ili ne volas perdadi la tempon”. Kaj se ĉi-foje oni trovis 19 kandidatojn por 17 postenoj (neniu virino inter la novaj), la antaŭan fojon oni trovis nur 16 por 15. Mizera situacio, kompare kun 1998, kiam kandidatis trideko por la renovigata triono (prezidis: Werner Bormann; sekretariis: Perla Martinelli) — sed tiam la Akademio estis pli prestiĝa ol nun.

Eble la institucio travivas krizon de identeco, certe la nuna baloto ne plibonigas ĝian eksteran bildon. Estas rimarkinde, ke ĝi signas ne nur la malmultiĝon de virinoj, sed ankaŭ la perdon de tuta Afriko kaj de tuta hispanlingvio. Fakte la lasta hispanlingvano ĵus eksiĝis proteste kontraŭ la interna etoso; kaj ĉar tio okazis kiam la baloto jam ekis, la Akademio eĉ ne sukcesas havi sian plenon el kvardek kvin membroj.



Ak. Perla Ari Martinelli tiel cirkuleris al la Akademio:
Karaj gekolegoj,
Dankon, ke pro via saĝa decido mi havos nun pli da tempo por miaj ceteraj E-aktivecoj.
Mi adiaŭas la Akademion, ĝojante ke c-ano Aleksander Melnikov estis elektita kaj dezirante al ĉiuj fruktodonan laboron.
Kun neŝanĝita estimo, (*)
Perla Ari Martinelli

(*) Noto de la redakcio:
En diplomatio, tiu formulo aŭtomate kompletiĝas per la implica frazo: “nula ĝi estis, nula ĝi restas”. Sed ĉar la decido estas difinita kiel saĝa, certe ne estas la nuna kazo…

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.