Akutaj kontrastoj en la firsta stabo de la Universala

HeKo 770 2-A, 23 aŭg 21

Simile al Wehrmacht en Alta Italio fine de aprilo 1945, inter akutaj konstrastoj en la ĉefstabo Universala Esperanto-Asocio kapitulacas antaŭ la historio. La komparo kun la germana armeo originas de Osmo Buller, kiu ĵus publike deklaris: “en 1940 nazia bombardado detruis la urbokoron de Roterdamo; nun simila bato minacas la koron de UEA”.

La tuta alo de bullerismo-kamaĉismo, aksita sur (eks)burokratoj kaj uranistoj, estas atakanta la heterogenan majoritaton de la translokemuloj, kie situas la lastaj Tirese-generacianoj kun siaj epigonoj kaj la jam mezaĝaj TEJO-gvidantoj. “Friponoj! Krimuloj! Gejofobiuloj!” estas nur la plej delikataj insultoj legeblaj en la skandalisma retgazeto nordeŭropa funkcianta kiel voĉtubo de la opozicio. Al kiu respondas formale nur la 38-jaraĝa vicprezidanto Fernando Maia, kun argumenta kapablo ne malsupera al tiu de la 70-jara Buller, sed en rimarkinda izolo, krom subitaj kaj maltrafaj intervenoj de la lasta el la tiresanoj (la 80-jara Renato Corsetti).

La lasta vorto apartenas al la Komitato de UEA, kunsidonta telematike 18 septembro 2021. Simile al 1936 kaj 1974, ne mankos individuaj eksiĝoj kaj eble eĉ kolektivaj secesioj. Tia estas la sorto de la Universala, nun “in articulo mortis”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.