Albaniva desegnita de Alda Vercesi premieros en Milano

HeKo 644 9-B, 15 maj 17

Ekzistas alia desegna varianto por “Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj”, la unua kamiŝibaja fabelo originale en esperanto, verkita de Giorgio Silfer en januaro 2013. La desegnojn realigis milana pentristino, Alda Vercesi, kunstudentino de la aŭtoro.

Ili ambaŭ diplomiĝis kiel elementaj instruistoj en julio 1967. Ŝi kunlaboris ankaŭ por la unuaj jarkolektoj de “Literatura Foiro” kaj en 1969/70 eĉ ilustris elementan kurson pri esperanto, kiu tamen neniam eldoniĝis.

La 6an de julio 2017, en omaĝa koincido kun la kvindeka datreveno de tiu pedagogiĝo, Albaniva estos prezentita ĉe Milana Esperanto-Klubo, kun premiero de la bildoj de s-ino Vercesi, anstataŭ tiuj de Leonora González Torres. C-ano Silfer prezentos ankaŭ sian duan kamiŝibajon: “Karmezina renkontis Lupon”, por kiu desegnis c-ano Tihomir Lovriĉ.

La tekstoj de ambaŭ kamiŝibajoj legeblas en du numeroj de “Literatura Foiro”. La tria kamiŝibajo, kompletiganta trilogion, “Gvendolena la blanke-brova”, kuŝas ankoraŭ en manuskripto.

(HeKo 644 9-B, 15 maj 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.