Inter la unuaj decidoj de la nova brita ĉefministro, Andy Burnham, reliefas la prestiĝa nomumo de Louise Haigh kiel First Secretary of State, nialingve Unua Ŝtatsekretario, kune kun la eĉ pli majesta ofico de kanceliero de la duklando Lankastro. Ĉiukaze la unua titolo lokas ŝin protokole super la ceteraj ministroj kaj indikas ŝian rolon de ĉefa kunordiganto de la registara agado; tian atribuon politikaj kutimoj ofte antaŭvidas por honorigaj bezonoj. Tamen, laŭ la brita konstitucio, la ofico havas nek konstantan ekziston nek aŭtomatan rajton je sukcedo.
Pli klare normigita estas la kataluna modelo de la conseller en cap. La prezidanto de la Generalitat, la aŭtonoma registaro de Katalunio, rajtas nomumi tian membron de la registaro, kiu ne estras propran departementon sed disvolvas la ĝeneralajn direktivojn de la registara agado kaj, en la kazoj difinitaj de la leĝo, eĉ anstataŭas la prezidanton. Same kiel en la brita kazo, la nomumo dependas de la elekto de la politika gvidanto, sed ĝiaj propraj funkcioj estas fiksitaj kadre la subŝtata juro. Tiun ĉi relative junan administran pozicion aliris unuafoje Artur Mas en 2001, elektita de la nacia patriarko, Jordi Pujol, kiel heredanto de la liberala katalunismo.
Tute alia estas la pozicio de la Unua Vickonsulo en la konstitucia sistemo de la Esperanta Civito. Lin fakte elektas la civitanaro, kaj nur pro tiu demokratia legitimeco li rajtas aŭtomate anstataŭi la Konsulon, kaze de bezono. La tri oficoj de primus inter administratores do montras kreskantan gradon de jura firmeco: brita titolo celanta ĉefe simbolan efekton; kataluna posteno kreata laŭ prezidenta bontrovo sed regulata de leĝo; fine civita modelo, rekte legitimita de la baloto kaj eksplicite enigita en la konstitucian arkitekturon.