Aleksandro Melnikov prelegis en KCE

HeKo 400 6-B, 22 aug 09

Interesa prelego de la plej longe vojaĝinta partopreninto al la ĵusa Simpozio pri Homaranismo, c-ano Aleksandro Melnikov el Rostovo (Rusio), hodiaŭ ĉe Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono.

C-ano Aleksandro Melnikov prelegis pri ligoj inter nia lingvo kaj nia kulturo. Li montris bazajn premisojn, kiuj ebligas (kaj eĉ necesigas) al esperanto respeguli, konservi kaj krei kulturon (kaj etnan kaj specife esperantan). Estis traktitaj (mal)similecoj inter “kutima” etno kaj esperantista kvazaŭetno.

Sekvis pritrakteto de specifaj fonaj scioj de t.n. tipaj esperantistoj-TE (la ĉefaj konsumantoj kaj produktantoj de la esperanto-kulturo kaj sekve nur malgranda ono de la tuta esperantistaro), kiuj kaŭzas, cetere, komprenon de esperanto-ironio, -satiro ktp., aperon de similaj asocioj ĉe diverskulturaj TE k.s.

Granda parto de la prelego estis dediĉita al la lingva personeco de TE: kio karakterizas ajnan TE-n lingvaĵe (sendepende de ties ĉeflingva aparteno).

Fine estis prezentitaj libroj de c-ano Melnikov: “Esperanto – lingvo de kulturo kaj personeco”, “Vortludoj kaj luda komunkado en Esperanto” kaj lia ruslingva habilitacia disertaĵo pri la lingvokulturologiaj aspektoj de esperanto.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.