ALTE-tagoj en Slovenio: "ius sermonis" fokuse

HeKo 721 3-B, 11 nov 19

Kultura Centro Esperantista reprezentis nian lingvon pere de c-ino Lorena Bellotti, en la konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo, ĵus okazinta en Labako. La subsidueco de la Esperanta Civito plenumiĝis en la gastigado fare de la prezidantino de la Slovena PEN-Centro, en tre bonaj rilatoj kun la Esperanta.

La konferenco postvenis gravan renkonton de la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo, 16 oktobro 2019, pri la lingvotestaj niveloj por enmigrintoj. Al tiu renkonto estis invitita ankaŭ la Esperanta Civito, kiel aparta subjekto.

En ambaŭ eventoj reliefis la kreskanta “ius sermonis”. Iom post iom ĉiuj eŭropaj ŝtatoj enkondukas leĝojn kiuj postulas nivelon de lingvoposedo. Unu el la lastaj estas Svislando, kie ne nur la civitaneco (dumviva), sed ankau la C-permeso (trijara) estas rifuzebla, manke de tiu atestita nivelo.

Iusence la Esperanta Civito estis jure avangarda. En Italio “ius sermonis” estas nomata “ius culturae”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.