Alternativa sidejo por KEF 2022

HeKo 766 7-B, 30 jun 21

Kvankam la decido ne estas ankoraŭ alprenita, la Abeletoj serioze konsideras alternativon por la festivalejo en aŭgusto 2022: la kampadejo de Ĉaŭdefono, kie eblas tendumi, sed ankaŭ bungalovi kaj loĝi en somerdometoj. Nur ĉi-lastaj gastigus kvardekon da personoj. Krome, la kampadejo proponas tute taŭgan restoracion.

La plejmulto de la 11a Kultura Esperanto-Festivalo disvolviĝus en la festosalono de la kampadejo, sed pluraj programeroj okazus diversloke en la urbo, ankaŭ lige kun vizitoj kaj ekskursoj: ekzemple la koncerto de Jean-Thierry von Bueren, kun fortepiano, situos en la muzika salono anekse al la framasona loĝio, tuj post la vizito kun escepta ĉiĉerono en tiu tre interesa monumento.

La ekskurso al Neŭŝatelo koincidus kun promenado tra la tiea samtempa festivalo de stratmuzikantoj, kie espereble ludos ankaŭ esperantlingva ensemblo. Plia ĉeesto en neesperantista medio estos la prezento de pupteatro (en esperanto) en Ĉaŭdefono.

La programo pli kaj pli riĉiĝas. Organizas la teamo de la Abeletoj, el Studenta Esperanta Ligo. KEF 2022 estos tute reala, ne virtuala surogato!

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.