Anjo Amika la plej aŭskultata en Youtube

HeKo 543 9-B, 12 nov 13

La esperanto-kanzono progresas en Youtube, evidente danke al esperantistoj, sed ne nur. Lastatempe la videokanalo publikigis interesan statistikon, laŭ tri blokoj de favorataj kantoj en nia lingvo.

La unua bloko, kun 45 kantoj, vidas Anjon Amikan en la unua loko, per “Bela revo”, el kompakta disko eldonita de LF-koop (2002): la kanzonon aŭtoris Francesco De Gregori, tradukis Giorgio Silfer. Post “Bela revo” rekordas “Mi brilu plu” de Kore kaj “Jen” de Alejandro Cossavella.

En la dua bloko, kun 22 kantoj, denove Anjo Amika atutas per la originala kanzono “Napolo tute alias”, de Dellaguardia-Rossi, el la sama kompakta disko. Sekvas la du jam menciitaj, sed en inversa vico.

En la tria bloko, kun 29 kantoj, denove Anjo Amika per “Ave Maria” de Bach-Gounod, el la kasedo “Dimanĉa koncerto”, eldonita de LF-koop. Ŝin sekvas “Ĉu vi volas danci?” de JoMo kaj denove “Jen” de Alejandro Cossavella.

Dum por Kore kaj Cossavella la sukceso ŝajnas kroni kanzonon pli ol kantiston, la triobla atuto per tri malsamaj kanzonoj premias unuavice Anjon Amikan.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.