Ankaŭ Lo Jacomo persistas sur sia estrarana seĝo

HeKo 880 1-A, 17 jul 25

Se pri Amri Wandel la implica rekomendo de la elekta komisiono estus lasi israelanon ekster la estraro de la Universala, la elimino de alia kandidato, François Lo Jacomo, odorus je pli subtila konsidero.

Eliranta estrarano same kiel Wandel, Lo Jacomo esprimas strategion malkongruan kun tiu de la majoritato. “Mi vigle kampanjis kontraŭ la vendo de la Centra Oficejo [=Nieuwe Binnenweg 176], do mi povas nek helpi al la vendo nek kontraŭi la decidon de la Komitato” li ĵus cirkuleris al la Komitato. Plie: li havas proponojn pri la libroservo ankaŭ malkongruajn kun ĝia destino en Bratislavo ĉe E@I, ĝis nun prokrastita sed neniam rezignita.

Lo Jacomo apostolas ankaŭ por strikta UEA-firstismo same malkongrua kun la nuna majoritata tendenco, kiu ekzemple dekroĉiĝus el la hegemoneca strategio pri la esperanto-centroj, iniciatita de Mireille Grosjean (kaj ekskludanta interalie la Helvetian Esperanto-Domon). Roterdamo ne rezignis pri sia centralisma superegoo, sed preferas ne engaĝi sin per tro da investadoj en disaj lokoj, finance kaj energie elĉerpaj. “Malaperigo de tiu agadkampo estus des pli domaĝa, ke ni ĵus dungis oficiston pri Esperanto-centroj” suspiras la forstrekita Lo Jacomo.

Ĉu UEA decidu redukti sian agadkampon?” veas Lo Jacomo. Tial li volas mem rekandidati por la estraro (kaj eĉ la prezido), spite al la malrekomendo de la elekta komisiono. Dubinde ke li ŝancas, pro la UEA-balotsistemo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.