Aperis "Esperantista Tribuno" 22

HeKo 368 4-B, 16 sep 08

Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” en Razgrad ĉiujare eldonas sian bultenon “Esperantista Tribuno”, kiu en 2008 aperis kiel ok-paĝa gazeto kaj estis donacita al ĉiuj ducent partoprenantoj en la 50a kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio en Carevo. Ĝi raportas per artikoloj, fotoj kaj per kroniko pri la riĉa agado de la esperantistoj en Razgrado kaj en aliaj urboj de Bulgario.

En la numero 22 de “Esperantista Tribuno” trovas lokon ankaŭ premiitaj verkoj el la internacia literatura konkurso “Abritus”, kiun organizas la Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” kaj kiu pasas sub la aŭspicio de la revuo “Literatura Foiro”.

Dezirantoj ricevi ekzempleron de “Esperantista Tribuno” bonvolu sin turni al la Esperantista Domo de Kulturo en Razgrad (rete: esperanto_razgrad ĉe esperantio.net) aŭ al la redakcio de HeKo.

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.