Aperis la kvara numero de Heroldo en 2011

HeKo 480 6-B, 10 maj 11

La geopolitika situacio rapide evoluanta povus influi ankaŭ la esperanto-mondon. Dum Bertil Nilsson kaj Giorgio Silfer meditas pri la perspektivoj precipe en Eŭropo, Dieter Rooke raportas pri la etoso ĉirkaŭ esperanto en Popola Ĉinio, per intervjuo al Laŭlum.

Tradicie la kalendaro de la eventoj legebla en “Heroldo de Esperanto” estas la plej kompleta en la tuta Esperantio. En 2011 la nombro da aranĝoj ŝajnas kreski, tiel ke apenaŭ restas spaco por humuraĵo de Leen Deij, pri du esperantistoj en trajno…

Pri la rilato inter korpo kaj psiko meditas Leen Deij. André Cherpillod analizas la du tipojn de etimologio. Mikronovelo el la fantasta bestofarmo de Etel Zavadlav, ĉi-foje pri (ge)leporoj. Poemeto kaj rememoro el antaŭ kvindek jaroj.

La gazeton “Heroldo de Esperanto” posedas, administras kaj eldonas Kooperativo de Lireratura Foiro. Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.