Aperis la numero 4 de "Afrikume"

HeKo 321 4-B, 20 jan 07

Okaze de la inaŭguro de la Monda Socia Forumo en Najrobo aperis la kvara numero de “Afrikume”, la afrika cirkulero de Kultura Centro Esperantista, distribuota ankaŭ kiel suplemento de “Heroldo de Esperanto”.

Verdire “Afrikume” ne multe okupiĝas pri MSF, kie ĉeestas oficiala delegacio de la Esperanta Civito, gvidata de sen. Dieter Rooke. Plej grandan atenton la redaktoro, c-ano Adjévi Adjé en Lomeo, dediĉas al Zamenhofaj Tagoj (en Burundio kaj Kongolando) kaj al tuj postaj landaj kongresoj (en Niĝerio kaj Togolando).

Aparta gasto estas c-ano Frederiko Nimubona, intervjuita kiel prezidanto de SIPU, paktinta establo en Burundio, kunorganizonta la duan Afrikan Esperantologian Semajnon de KCE.

La gazeto estas la sola kiu, kun fotoj, prezentas ankaŭ al ne afrikanoj la evoluon de la afrika Esperantio. Ĝi estas nepre utila al ĉiu kiu volas orientiĝi pri la tiea situacio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.