Aperis la Szerdahelyi-memorlibro

HeKo 399 7-A, 12 aug 09

“Abunda fonto. Memorlibro omaĝe al prof. István Szerdahelyi” aperis en Pollando per la redakto de Ilona Koutny. Al la pli ol 400-paĝa libro kontribuis kvindeko da aŭtoroj, el kiuj trideko estas hungaroj.

Inter la ne hungaroj troviĝas Till Dahlenburg, Michel Duc Goninaz, Claude Gacond, Sergej Kuznecov, Fabrizio Pennacchietti, Ryszard Rokicki, Alicja Sakaguchi, Giorgio Silfer.

La libro estis prezentita okaze de la ILEI-konferenco en Krakovo kaj de la Universala Kongreso en Bjalistoko. Dum ĉi-lasta disvoviĝis ankaŭ mallonga simpozio pri “István Szerdahelyi: verko, vivo kaj heredaĵo”.

La simpozio (sub la aŭspicio de Akademio de Esperanto kaj Centro de Esploro kaj Dokumentado) omaĝe al prof. István Szerdahelyi (1924[1949]-1987) traktis pri diversaj facetoj de la novema lingvisto, preciza interlingvisto, elstara pedagogo, leksikografo kaj fondinto de la Esperanto-fako de la budapeŝta Universitato Eötvös.

Sed la plej grava omaĝo okazos post kelkaj tagoj en Budapeŝto.

(fonto: Ilona Koutny)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.